Letra de Malbonulo
Mi veturigas mian auwton
Mi baldauw renkontas konaton
Mi rigardas knabinojn, tiujn amorajn incitemulinojn
Mi sercxas bongustan predon
- La lastasemajna estas ankorauw en la kofrujo

Min policanoj haltigas
cxe la rugxa lumo
mian licencon nur kontrolas
ili sercxas iun frenezulon
la sun' brilas el mia dentar'
- ili neniam divenas ke mi estas malbonulo

Malbonulo, malbonulo
Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilsxuoj kaj bukedo
Sonoras cxe la pordo tri-du-un'-nun!

En mia domo estas angul'
Por la ajxoj kiujn mi malamas
En mia domo estas angul'
Por la knabinoj, kiujn mi amas
Ne zorgu pri la makuloj
- nek la kat' en la fridujo ek de lasta auwtuno

De l'plafon pendas spegulglob'
La sofo estas el rugxa led'
Kiam ni finas en la dormocxambr', min tentas cigared'
La murojn kovras veluro
- tio estas mirinda loko por malstrecxigxi